LA NORMALA HOMO | Esperanto - Español 📗 [Origine Verkita de Dídac Folch]

 


Capítulo uno: No hay mejor forma de empezar la mañana

ĈAPITRO UNU: Ne estas pli bona maniero komenci matenon.


Mi mañana ha empezado con un te que he preparado yo mismo.

Mia mateno komenciĝis per teo, kiun mi preparis mem.


Ayer mi madre cocinó un bizcocho que comeré hoy acompañado de este buen té.

Hieraŭ mia patrino kuiris kukon, kiun mi manĝos hodiaŭ akompanate de ĉi tiu bona teo.


En un día normal, para almorzar, encenderia la televisión o miraría algún vídeo de youtube, pero hoy solo quiero poner música suave y comer tranquilamente.

En normala tago, por tagmanĝi, mi ŝaltus la televidilon aŭ spektus iun videon en la Jutubo, sed hodiaŭ mi volas nur meti mildan muzikon kaj manĝi trankvile.


Todavía es muy temprano, por eso no hay mucho ruido por las calles.

Estas ankoraŭ tre frue, tial ne estas multe da bruo sur la stratoj.


El cielo está nublado y las calles mojadas por la lluvia de la noche.

La ĉielo estas nuboplena kaj la stratoj estas malsekaj pro la nokta pluvo.


Cuando salga el sol, será bonito ver los árboles verdes y brillantes, porque hacía tiempo que no llovía y el color de las plantas no es muy llamativo.

Kiam la suno aperos, estos bele vidi la verdajn kaj brilajn arbojn, ĉar jam de longe ne pluvis, kaj la koloro de la plantoj ne estas tre frapa.


Creo que no hay mejor forma de empezar un dia, no es necesario que todos los dias empiezen con este ritmo, pero esta bien reducir la intensidad de vez en cuando para poder disfrutar de los momentos con más intensidad.

Mi kredas, ke ne ekzistas pli bona maniero komenci tagon; ne estas necese, ke ĉiuj tagoj komenciĝu per ĉi tiu ritmo, sed estas bone malpliigi la intensecon de tempo al tempo por povi ĝui la momentojn pli intense.


Voy a aprovechar estos minutos que me quedan para terminar de comer y luego prepararé mis cosas para ir a trabajar.

Mi profitos la minutojn, kiuj restas al mi, por fini manĝi kaj poste prepari miajn aferojn por iri al laboro.



Capítulo dos: Compañeros de rutina
DUA ĈAPITRO: Kunuloj de rutino


Trabajo en Talayuela, una pequeña ciudad que se encuentra a media hora en coche de mi pueblo, estoy ahorrando para poder alquilar un piso cerca de la oficina.

Mi laboras en Talayuela, malgranda urbo kiu troviĝas duonhoron for per aŭto de mia vilaĝo; mi ŝparas por povi lui loĝejon proksime al la oficejo.


Por mi trabajo, ya estoy acostumbrado a viajar, pero si puedo evitarme esta hora de ida y vuelta, mejor.

Pro mia laboro, mi jam kutimis vojaĝi, sed se mi povas eviti ĉi tiun horon de veturado tien kaj reen, des pli bone.


Soy cartero, empecé este verano y llevo pocos meses como repartidor, nunca pensé que terminaría dedicándome a esto, pero la verdad es que me gusta mucho.

Mi estas leterportisto; mi komencis ĉi tiun someron kaj laboras kiel liveristo jam dum kelkaj monatoj. Mi neniam pensis ke mi finfine dediĉos min al tio, sed la vero estas, ke ĝi tre plaĉas al mi.


Me he acostumbrado a mi rutina, las tareas que tengo que hacer me encantan y los compañeros de trabajo son muy amables.

Mi kutimiĝis al mia rutino; la taskoj kiujn mi devas fari plaĉas al mi, kaj la laborkunuloj estas tre afablaj.


Aunque siendo sincero, hay uno que no me cae muy bien, obviamente actuo normal, pero lo encuentro un poco… egocentrico.

Kvankam, estante sincera, estas unu kiu ne plaĉas al mi; evidente mi agas normale, sed mi trovas lin iomete… egoisma.


A quién sí tengo ganas de ver es a Damian, el gato de la floristería de al lado, prácticamente siempre tengo que pasar por delante y aprovecho para saludarlo.

Kiun mi vere volas vidi, estas Damian, la kato de la florvendejo apud mi. Preskaŭ ĉiam, mi devas pasi antaŭe kaj profitas la okazon por saluti lin.


Su dueña también es muy amable, alguna vez nos hemos puesto a charlar de los típicos temas rutinarios.

Lia posedantino ankaŭ estas tre afabla; kelkfoje ni babilas pri la tipaj ĉiutagaj temoj.


¿Cómo va el trabajo? ¿Tienes muchos clientes hoy? ¿A dónde tienes que ir ahora? El tiempo es impredecible, ¿verdad?

Kiel iras la laboro? Ĉu vi havas multajn klientojn hodiaŭ? Kien vi devas iri nun? La vetero estas neantaŭvidebla, ĉu ne?


Pero aunque sean temas con poca profundidad, son el preámbulo de una buena conversación.

Sed kvankam ili estas temoj sen multe da profundo, ili estas la antaŭparolo de bona konversacio.


Tengo curiosidad de saber hacia dónde me manda Marta hoy, ella es la que se encarga de organizar a los repartidores y la que atiende a los clientes, cada día nos entrega un informe con todos los paquetes y cartas que tenemos que entregar.

Mi scivolas kien Marta sendos min hodiaŭ. Ŝi estas tiu kiu organizas la liveristojn kaj kiu prizorgas la klientojn. Ĉiun tagon ŝi donas al ni raporton kun ĉiuj pakoj kaj leteroj, kiujn ni devas liveri.



Capítulo tres: Entregas realizadas
Ĉapitro tri: Liveritaj pakoj


Este miércoles no parece muy complicado, aunque nunca se sabe cómo puede terminar.

Ĉi tiu merkredo ne ŝajnas tre komplika, kvankam oni neniam scias kiel ĝi povas finiĝi.


Tengo que entregar un par de paquetes de amazon y una carta al pueblo de al lado, comprobar si hay algo en su oficina para nosotros y luego ir al almacén para cargar la furgoneta otra vez.

Mi devas liveri kelkajn pakaĵojn de Amazon kaj unu leteron al la najbara vilaĝo, kontroli ĉu estas io en ilia oficejo por ni, kaj poste iri al la magazeno por ŝarĝi la kamioneton denove.


Mi trabajo suele ser muy tranquilo, pero cuando hay muchos elementos para entregar, el clima no es bueno o los clientes nos ponen una fecha límite, descansar es lo único que buscas.

Mia laboro kutime estas tre trankvila, sed kiam estas multaj eroj por liveri, la vetero ne estas bona aŭ la klientoj donas limdaton, ripozi estas la sola afero kiun vi serĉas.


Aunque nunca viene mal un poco de acción para romper la monotonía.

Kvankam neniam estas malbone havi iom da agado por rompi la monotonecon.


Una vez entregados todos los paquetes de la mañana, toca hacer la pausa para la comida en la que siempre se aprovecha para hablar con los compañeros.

Post kiam ĉiuj pakaĵoj de la mateno estas liveritaj, venas la paŭzo por la manĝo, dum kiu oni ĉiam profitas por paroli kun la kolegoj.


La mayoría de las veces suele ser un momento tranquilo, pero siempre hay algún día de estrés en los que no tienes tiempo para hablar.

Plejofte estas trankvila momento, sed ĉiam estas tagoj de streĉo kiam vi ne havas tempon por paroli.


Después de la comida sigo entregando cartas, pero en ocasiones excepcionales, hago tareas de organización en el almacén para ayudar a los compañeros.

Post la manĝo mi daŭre liveras leterojn, sed en esceptaj okazoj, mi faras organizajn taskojn en la magazeno por helpi la kolegojn.


Cuando mi día de trabajo termina, dejo el coche de empresa para subirme al mío y volver a casa.

Kiam mia labortago finiĝas, mi lasas la entreprenan aŭton por eniri mian propran kaj reveni hejmen.


Siempre termino muy cansado, el viaje de vuelta a casa se me hace muy largo, solo quiero llegar a casa y tumbarme en la cama por unos minutos.

Mi ĉiam estas tre laca, la revena vojaĝo hejmen ŝajnas tre longa, mi nur volas atingi la domon kaj kuŝiĝi en la lito dum kelkaj minutoj.


Todo esto lo repito de miércoles a domingo, lunes y martes son mis días de descanso.

Ĉion ĉi mi ripetas de merkredo ĝis dimanĉo, lundo kaj mardo estas miaj tagoj de ripozo.


Me encanta trabajar y me encanta mi trabajo, pero ¿por qué hago todo esto? ¿Con qué objetivo?

Mi amas labori kaj mi amas mian laboron, sed kial mi faras ĉion ĉi? Kun kia celo?



Capítulo cuatro: Mi objetivo
Ĉapitro kvar: Mia celo


Son las ocho de la tarde, está anocheciendo, a través de mi ventana se puede ver la puesta de sol entre las montañas, pero yo estoy concentrado mirando el móvil.

Estas la oka vespere, komencas krepuskiĝi, tra mia fenestro oni povas vidi la sunsubiron inter la montoj, sed mi estas koncentrita rigardante mian poŝtelefonon.


Como os he dicho antes, estoy ahorrando mucho, al vivir con mis padres me puedo permitir vivir con pocos gastos, además, como soy una persona a la que no le gusta mucho salir de fiesta, me evito bastantes compras innecesarias.

Kiel mi antaŭe diris al vi, mi ŝparas multe; loĝante kun miaj gepatroj mi povas permesi al mi vivi kun malmultaj elspezoj, krom tio, ĉar mi ne tre ŝatas iri al festoj, mi evitas multajn nenecesajn aĉetojn.


Me gusta mucho ahorrar, de hecho es algo que debería hacer todo el mundo, y ahora estoy buscando pisos baratos en los que mudarme dentro de unos meses. Solo si sigo con trabajo, obviamente.

Mi tre ŝatas ŝpari, fakte, ĝi estas io kion ĉiuj homoj devus fari, kaj nun mi serĉas malmultekostajn loĝejojn al kiuj mi povus translokiĝi post kelkaj monatoj. Kompreneble, nur se mi daŭre havas laboron.


Por mucho que mire por distintas aplicaciones y inmobiliarias todo está muy caro y los pisos baratos están o muy descuidados o situados en barrios peligrosos.

Kiom ajn mi rigardas tra diversaj aplikoj kaj agentejoj, ĉio estas tre multekosta, kaj la malmultekostaj loĝejoj estas aŭ tre neglektitaj aŭ troviĝas en danĝeraj kvartaloj.


Otra opción sería ahorrar por más tiempo y esperar a comprarme una casa barata, reformarla y empezar a vivir ahí, pero todavía no ha llegado el momento para hacer tal cosa, por ahora solamente estoy estudiando la situación para hacerme una idea.

Alia opcio estus ŝpari pli longe kaj atendi por aĉeti malmultekostan domon, reformi ĝin, kaj komenci vivi tie, sed ankoraŭ ne estas la ĝusta momento por fari tion, nuntempe mi nur esploras la situacion por formi al mi ideon.


Me gusta investigar sobre esto porque así me planteo unos objetivos.

Mi ŝatas esplori ĉi tiun temon, ĉar tiel mi starigas al mi celojn.


Me imagino comprar una casa vieja, reformarla y poco a poco, con el paso de los años, llenarla de muebles y electrodomésticos.

Mi imaginas aĉeti malnovan domon, reformi ĝin, kaj iom post iom, kun la paso de la jaroj, plenigi ĝin per mebloj kaj aparatoj.


Todavía es muy pronto, pero pensar en eso me hace feliz.

Ankoraŭ estas tre frue, sed pensi pri tio faras min feliĉa.


Aunque ahora esté perdido, trabajo para un futuro mejor.

Kvankam mi nun estas iom perdita, mi laboras por pli bona estonteco.




No hay comentarios:

Con la tecnología de Blogger.